Agado E3 naskighis en 1966.Ghin iniciatis s-ano Jacques TUINDER rezulte de
informado flanke de nederlanda Fondajho Prof.D-ro H.J.M.WEVE, kies tiutempa
celo estis adoptigi operacieblajn blindulojn en Orienta Afriko. En novembro
1966 li alvokis la esperantistaron kunlabori por „esperigi esperantojn ”. Kaj
post tio la simbolo E3 farighis vaste komprenata kaj konata.
E... estas esperantisto,uzanto de la lingvo de D-ro ZAMENHOF
E.... estas esperigi
E ....estas blinda au okulmalsana kunfrat(in)o, homo ne vidanta sed esperanta
(re)akiri vidpovon.
Agado E3 celas montri efektivan solidarecon kun homoj blindaj kaj malforte vidantaj
lau la spirito kaj ekzemplo de D-ro L.L.ZAMENHOF.
Agado E3 forte batalas kontrau fenomeno absurda: milionoj da homoj vivas inter
ni, kiuj estas senbezone, nenecese, eviteble vidhandikapitaj. Ni povus al ili
(re)doni vidkapablon, se ni vidus ilin kaj ilian sorton.
Aktie ZIENDEROGEN (internacilingve Agado EVIDENTE)
Aktivinte dum preskau tridek unu jaroj kiel privata persono, kiu chion faris
proprakoste en sia libera tempo, finfine - la 30-an de septembro 1996 - Aktie
ZIENDEROGEN (internacilingve Agado EVIDENTE) farighis oficiala kaj notarie registrita
fondajho. Feliche ankau la nova nomo instigu esperantistojn kunagadi,char ghi
entenas denove la 3 literojn E: E-vid-E-nt-E!
(Nau el dek helpantoj de Jacques TUNIDER parolas au almenau komprenas lian gepatran
lingvon. Tio finfine estis la kauzo, ke la eksa E3-agado baptighis per pli komprenebla
nederlandlingva nomo ZIENDEROGEN (=EVIDENTE). E3 ja evidente estas enigma volapukajho
por chiu nederlandano neesperantista!)
VERA KAJ JACQUES TUINDER
Ili ambau emeritighis kaj nun gevolontulas, kvankam sur malsamaj terenoj.
VERA
Shi estas aktiva jogo-instruistino, servas al plijaraghuloj kaj gravedulinoj, kaj estas aktiva en porvirina pacomovado kaj la ekumena bazogrupo, al kiu apartenas la edzoparo.
JACQUES
Dum du tagojn semajne li libervole dejhoras en benediktana monahhejo, kie li
aktivas kandelfariste, pordiste, kunkuirante, gastigante, ktp.Ankau aliloke
li servas volontule, nome en ekologia bonfara revendejo kune kun la organiazajho
„Sovagaj Anseroj ”, la plej granda sponsoro de ‘Evidente ’, kiun li 1966 iniciatis
kaj la lastajn jarojn prezidis.
1990 lau decido de UEA li ricevis la premion Onisaburo Deguchi kiel fondinto
kaj motoro de la Agado E3.
1998 per la kavalira ordeno „Ridder in de Orde van Oranje Nassau ” li estis
honorigita.
AMBAU geavas trifoje.
Jacques forpasis la 18-an de junio 2011.
NUNAJ PROJEKTOJ: en Albanio (instituto por blindaj infanoj); en Bulgario (rekapabliga centro por vidhandikapuloj kaj laborejo por mebloriparado; Srilanko (helpo al du blindulejoj kaj al optikejo). Por Tajlando ekzistas planoj por maljunulejo por vidhandikapuloj kaj profesiiga (mezgrada) lernejo por geknaboj blindaj kaj malforte vidantaj.
AKTUALE: vizito kun du optikistoj al la ekonomie plej malricha lando
de Europo, Moldavio (17-28 septembro 2002). Ni helpos al centoj da infanoj kaj
maljunuloj per okulvitroj kaj sponsoros operacion de 110 pacientoj, kies nomoj
trovighas sur listo ricevita de la Asocio de blinduloj en la chefurbo.Unu operacio
kostos ch. 200 euroj.
En preskau chiuj evolulandoj ekzistas enorma problemo: blindeco. Temas pri 40
milionoj da blindaj homoj, el tio 80% en la tria mondo. La blindeco de tri el
kvar blinduloj estas evitebla, t.e.preventebla (ekz.per havigo de A-vitamino)
au kuracebla (ekz. enplantado de artefarita lenso che kataraktulo). Ni Esperanto-amikoj
ofte plendas pri blindeco flanke de la mondo rilate al nia celo, ke la homaro
apliku komunan duan lingvon por egalrajte partopreni la mondvastan komunikadon
kaj kulturon.Chu ni povas permesi al ni blindecon de la koro, se temas pri evitebla
blindeco de la okuloj? Cetere la farita praktika helpo estas bona propagando
por Esperanto!
Stichtung Zienderogen (Bonvolu atendi la novajn adresojn kaj ne uzi
tiujn)
Tel.kaj faksilo:+31 (0)251231941
Henegouwenlaan 35
NL-1966 RH Heemskerk
retposto: vera.jacques@casema.nl
Postbanka konto:10.20.100
UEA-konto:jajt-s.