KELI kaj DIA REGNO

La Esperantlingvaj Diservoj dum izolado : 29-03-2020 26-04-2020 31-05-2020 09-08-2020 03-10-2020 31-10-2020 29-11-2020 25-12-2020 04-04-2021 24-05-2021 31-10-2021 24-12-2021 02-03-2022 17-04-2022 24-12-2022 09-04-2023

Memorante al Éva Farkas

INTERNACIA KAMPANJO POR SOLIDARECO KUN BLINDULOJ

Preĝlibreto de Jelly Koopmans :
unu jaro da ĉiutagaj preĝoj (pdf)

Google en Esperanto

Littérature chrétienne en Espéranto / Kristana literaturo / Christian Literature in Esperanto

Kontaktoj

Eldonita de IKUE kaj KELI,

eldonejo PONTO-VERLAG 2001

ISBN 3-9803793-5-3

1472 paĝoj, 105 mm x 190 mm.

Presita sur 33-g-fajna biblia papero

solide bindita kun ruĝa lina kovraĵo

Kristana kantlibro en Esperanto kun la titolo ADORU aperis en junio 2001, produktita en la presejo de la renoma eldonejo Herder en Freiburg, Brisgovio (Germanio). Temas pri evento komparebla kun la apero de E-tradukoj de la Sankta Biblio en 1926 kaj la Roma Meslibro en 1995.

Ĝi enhavas liturgiajn tekstojn el diversaj tradicioj, rom-katolika, ortodoksa kaj reformacia. Pli ol 900 kantoj (kun muziknotoj) el pli ol 20 lingvoj spegulas la tradicion de almenaŭ dek konfesioj.

Por diservoj okaze de E-kongresoj ĝi estas grava helpo, sed ankaŭ por persona uzo. Kiel literatura verko poezia, ADORU varbas por la intereso ankaŭ de esperantistoj ekster la kristana medio.

Redaktis la tuton la pastroj Adolf Burkhardt (evangeliana) kaj Albrecht Kronenberger (katolika). Gitarajn akordojn reviziis kaj komponis renoma fakulo, eklezia muzik-direktoro Ernst Leuze.

La verko, sur plej alta profesia nivelo, tre taŭgas varbo-cele por pruvi al kristanoj kaj eklezianoj, ke Esperanto vivas ankaŭ en la eklezioj kaj utilas por interpopola kaj interkonfesia kompreniĝo.

La libro kostas

19,80 € plus sendokostoj (*).

Ĝi estas mendebla ĉe la libro-servoj aŭ rekte ĉe:

Bernhard Eichkorn, Romäusring 20, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio


Luksa eldono ankaŭ haveblas: en nigra ledo bindita, kun orumita tranĉ-rando
48 € plus sendokostoj (*).

(*) Sendokostoj varias laŭ la lando, al kiu ni sendos la libron:
Por ciu mendita libro: Eŭropo: 3,62 € - Afriko, Azio, Ameriko: 3,88 € - Oceanio: 4,14 €