KELI kaj DIA REGNO

La Esperantlingvaj Diservoj dum izolado : 29-03-2020 26-04-2020 31-05-2020 09-08-2020 03-10-2020 31-10-2020 29-11-2020 25-12-2020 04-04-2021 24-05-2021 31-10-2021 24-12-2021 02-03-2022 17-04-2022 24-12-2022 09-04-2023

Memorante al Éva Farkas

INTERNACIA KAMPANJO POR SOLIDARECO KUN BLINDULOJ

Preĝlibreto de Jelly Koopmans :
unu jaro da ĉiutagaj preĝoj (pdf)

Google en Esperanto

Littérature chrétienne en Espéranto / Kristana literaturo / Christian Literature in Esperanto

Kontaktoj

LA KRISTANA LITERATURO

Lingvo sen literaturo - ne pensebla.
Kion havas kristanoj en Esperanto?

Jen elekto el niaj titoloj, neniel kompleta, invitanta al kompletigo:

La plej gravaj libroj:
La Sankta Biblio - la kompleta Biblio de la Malnova kaj Nova Testamentoj, unuafoje vere la kompleta inkluzive de la dua-kanonaj libroj (nun presata ĉe Brita kaj Alilanda Biblia Societo Londono)
Roma Meslibro - la oficiala liturgia libro de la Rom-katolika eklezio.
Legaĵaro - la oficiala libro de bibliaj legaĵoj por la Diservoj, en trijara ciklo (IKUE)
ADORU - ekumena kanto- kaj preĝo-libro, bindita en ruĝa lino
ADORU - la sama, plus 128-paĝa apendico, bindita en blua lino (nur por Pollando)
ADORU - la sama, luksa eldono en nigra ledo kun tranĉrando de vera oro
Adoru Kantante - Evangelia Himnaro 1971, kun kvarvoĉa muziko, tial eĉ nun taŭga komplemento el ADORU por piano/orgeno/ĥoro
Ulrich Matthias: Esperanto, das neue Latein der Kirche (1999, Armin Gmeiner)
Ulrich Matthias: Esperanto, la nova latino de la eklezio (Flandra Esperanto-Ligo) - Esperanta versio de la antaua titolo
Ulrich Matthias: Esperanto - The New Latin for the Church and Ecumenism (julio 2002)
Ulrich Matthias: Esperanto, la nova latino (rusa traduko, aperonta)
Religia literaturo en Esperanto: Sandgren, Nordenstorm - Katalogo de ĉiuj aperintaj dokumentoj (libroj kaj aliaj) pri religio en Esperanto

Jen kelkaj broŝuroj:
Tero kaj Ĉielo Kantu: Plena eldono en tri kajeroj (A. Burkhardt)
Malgranda Katekismo kaj Aŭgsburga Konfesio (Martin Luther) - preskaŭ elĉerpita, restaj ekzempleroj ĉe A. Burkhardt)
Hejdelberga Katekismo (trad. W.J.Downes) - preskaŭ elĉerpita
Paco kun justeco (Fina Dokumento de la Unua Europa Ekumena Kunveno en Bazelo)
Malgranda Ekumena Katekismo (Heinz Schütte, aperis por la kongreso en Gliwice)
Pli ol kvindek (poemetoj kaj tradukoj de A. Burkhardt)
Malgranda Sabat-Dimanĉa Breviero (Bernhard Eichkorn) - tre bela eldono kun ligno-gravuroj de Walter Habdank
Dek Novaj Kantoj (premiitaj konkursaĵoj de Kirchentag München)
Dimancha Koncerto - muzika kasedo (kantas Anjo Amika kantojn el ADORU)
Paul Schempp: Iom pri kaj de Johann Christoph Blumhardt (trad. A. Burkhardt)
Liturgio de la preĝ-horoj. Dua jarciklo. Advento (Bernhard Eichkorn, 2001)

Oni ne devas forgesi la kolekton de la Voĉoj kristanaj eldonitaj de Gerrit Berveling.