KELI kaj DIA REGNO

La Esperantlingvaj Diservoj dum izolado : 29-03-2020 26-04-2020 31-05-2020 09-08-2020 03-10-2020 31-10-2020 29-11-2020 25-12-2020 04-04-2021 24-05-2021 31-10-2021 24-12-2021 02-03-2022 17-04-2022 24-12-2022 09-04-2023

Memorante al Éva Farkas

INTERNACIA KAMPANJO POR SOLIDARECO KUN BLINDULOJ

Preĝlibreto de Jelly Koopmans :
unu jaro da ĉiutagaj preĝoj (pdf)

Google en Esperanto

Littérature chrétienne en Espéranto / Kristana literaturo / Christian Literature in Esperanto

Kontaktoj

52-a KELI-kongreso Berekfürdö 2002

KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) organizos sian 52-an Kongreson inter la 3-a kaj 10-a de aŭgusto 2002 en Berekfürdö, proksime al Karcag-Debrecen, en Hungario. Informoj kaj aliĝilojn petu de Irén BAGI, Budapest, Baross út 54/b H-1201 aŭ de Éva Farkas-Tatár, Budapest, Dohány utca 36, H-1077, (intertempe mortita).

La temo de nia Kongreso estos LIMOJ. En niaj landoj novaj cirkonstancoj, proksimiĝo al Eŭropa Unio lanĉis multajn problemojn ne nur en la politiko, sed tre profunde ankaŭ en la animoj. Ni pensas, ke ni kristanoj devus klare vidi, kie ni havas limojn en kompetenteco, sed ankaŭ tion, kie ni tro frue retiriĝas dirante, ke tio ne koncernas nin. Do ni pensis, ke ni devus pliprofundiĝi en nia spirita vivo, en la "senlima" amo de nia Sinjoro kaj tiel plifortiĝi en la amo al niaj proksimuloj.

Karaj gefratoj!

Por temo de la kongreso ni elektis la vorton

LIMOJ

Nun kiam en la mondo malnovaj eksteraj limoj ŝajnas malaperi, sed aliflanke novaj estas leviĝantaj; ni trovas tre grave, ke ni kristanoj per spiritaj bataliloj luktu kontraŭ ĉiuspecaj suspektemo, antaŭjuĝoj, ĵaluzo inter la kunfratoj. Ĉar mi pensas, ke ĉi tiuj bariloj en la animoj estas eĉ pli danĝeraj ol la eksteraj. Ni esperas, ke ĉe la lumo de la Sankta Spirito ni ekvidos, kie ni tro frue mallevas la barierojn aŭ kie vere estas limigita nia kompetenteco.

Ni ŝatus pliprofundiĝi en nia animo, plifortiĝi en nia alvokiĝo kaj tiel proksimiĝi al la deziro de nia Sinjoro Jesuo Kristo „por ke ili ĉiuj estu unu.” (Johano 17.21)

Ni petas vin en tiu spirito ankaŭ vi prepartu vin por nia kunestado! Jen kelkaj partoj el la Sankta Skribo, pri kiuj meditante atentu kion la Spirito diros kaj komisios al vi. Jesaja 43.18-19, Jesaja 49.6, Johano 10.16, La Agoj 10.34-35, Efesanoj 2.11-22. En frateca etoso ni deziras „ke estu inter ni reciproka kuraĝigo, per la komuna fido egale via kaj mia.” (Romanoj 1.12)

Kun sincera amo salutas kaj atendas vin la Loka Kongresa Komitato:

Irén Bagi           Elizabeta Kaszab          Éva Farkas-Tatár