KELI kaj DIA REGNO

La Esperantlingvaj Diservoj dum izolado : 29-03-2020 26-04-2020 31-05-2020 09-08-2020 03-10-2020 31-10-2020 29-11-2020 25-12-2020 04-04-2021 24-05-2021 31-10-2021 24-12-2021 02-03-2022 17-04-2022 24-12-2022 09-04-2023

Memorante al Éva Farkas

INTERNACIA KAMPANJO POR SOLIDARECO KUN BLINDULOJ

Preĝlibreto de Jelly Koopmans :
unu jaro da ĉiutagaj preĝoj (pdf)

Google en Esperanto

Littérature chrétienne en Espéranto / Kristana literaturo / Christian Literature in Esperanto

Kontaktoj

54-a kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia
Bystřice pod Hostýnem, Ĉeĥio
31-07-2004 ĝis 07-08-2004

Aliĝilo


la ĉefa domo la kapelo
la paviljono Letni la domo Chaloupka

„SOLA GRATIA”

...troviĝas sub la fama pilgrimloko HOSTÝN, de kie estas bone videbla pitoreska moravia urbeto BYSTŘICE pod Hostýnem. La tuta ripozejo estas uzebla tutjare por refreŝigaj restadoj, seminarioj kaj kursoj.

La ripozejo konsistas el ĉefa domo „VILA”, konstruita komence de la 20-a jarcento, malpli granda domo „CHALOUPKA”, somera domo „LETNÍ PAVILON” kaj preĝejeto „KAPLE”.

En „VILA” estas 1- ĝis 4-litaj ĉambroj kun duŝo kaj necesejo. Entute estas 43 litoj kaj la tuta konstruaĵo estas ekipita por uzantoj de rulseĝoj. En la domo troviĝas manĝejo, bufedo, librejo, saloneto por kaftrinkado kaj teraso por ripozi. „CHALOUPKA” ebligas loĝadon de 26 gastoj en 2-, 4- kaj 6-litaj ĉambroj kun propra duŝo kaj necesejo. „KAPLE” konsistas el preĝejeto en la 1a etago kun 80 seĝoj, tre taŭga ankaŭ por koncertoj, kaj teretaĝa salono por 50 personoj, kie povas okazi prelegoj, distraj vesperoj kaj similaj programoj.

Ĉirkaŭe estas vasta (preskaŭ 3 ha) arborparko. Tie vi povas trankvile promeni kaj ripozi en la ombro de maljunaj arboj. Sport-amantoj povas tie ludi volejbalon kaj tablotenison.

En la proksimeco de BYSTŘICE estas multaj interesaj turismaj lokoj (KROMĔŘÍŽ, ROŽNOV pod RADHOŠŤEM, TEPLICE nad BEČVOU).

Ni sincere invitas Vin partopreni la 54-an KRISTANAN KONGRESON de KELI, kiu okazos dum la tagoj 31-07-2004 ĝis 07-08-2004 en „SOLA GRATIA” en la urbeto BYSTŘICE pod Hostýnem (Ĉeĥio).

Pliajn informojn donos al vi kaj aliĝilojn akceptas Pavel Polnický,

prezidanto de LKK.
PAVEL POLNICKÝ
Lesní 150/VI.
290 01 Poděbrady
Telefono/telekopio: 325 615 651