KELI kaj DIA REGNO

La Esperantlingvaj Diservoj dum izolado : 29-03-2020 26-04-2020 31-05-2020 09-08-2020 03-10-2020 31-10-2020 29-11-2020 25-12-2020 04-04-2021 24-05-2021 31-10-2021 24-12-2021 02-03-2022 17-04-2022 24-12-2022 09-04-2023

Memorante al Éva Farkas

INTERNACIA KAMPANJO POR SOLIDARECO KUN BLINDULOJ

Preĝlibreto de Jelly Koopmans :
unu jaro da ĉiutagaj preĝoj (pdf)

Google en Esperanto

Littérature chrétienne en Espéranto / Kristana literaturo / Christian Literature in Esperanto

Kontaktoj

71-a kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia
Domaszék, Hungario
16-07-2022 ĝis 23-07-2022

Aliĝilo por kompletigi per komputoro


mapo kongresejo
eniro parko
preĝoĉambro preĝejo
litoĉambro manĝejo

Karaj Gefratoj,

hungaraj kristanoj denove kore invitas vin partopreni Kristanan kongreson en nia lando!

La vilaĝo Domaszék situas apud la urbo Szeged, kiu estas 180 km sude de Budapeŝto, proksime al la landlimo al Serbio.

En tiu ĉi vilaĝo funkcias eduka kaj libertempa domo de la Romkatolika Eklezio, kies nomo estas „Zöldfás” (signifas Verdarba), kiu estos nia kongresejo.

La eduka centro estas en granda parko apud lago.
En la nova konstruaĵo, kiun ni uzos, estas ĉambroj (duŝejoj kaj necesejoj koridore), manĝ-salono, kapelo kaj preleg-salono (ekipita per la necesaj teknikaĵoj) – do ĉio sub unu tegmento.

En la granda parko troviĝas ankaŭ bela romkatolika preĝejo.
Se ni bezonos, dekdu kabanoj estas en la parko je nia dispono.

Kaj interne kaj ekstere ĉio, kio ĉirkaŭos nin, estas preta servi por nia bono. Ni petu nian Sinjoron por beno, kaj preparu niajn korojn por akcepti tiun benon!

En ĉi tia hejmo ni estos kune en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu tion diras (Mateo 18, 20):

„Ĉar kie du aŭ tri estas kune en mia nomo, tie en ilia mezo estas ankaŭ mi.”

Ni esperas vian partoprenon en tiu kristana kunestado.

Loka Kongresa Komitato

Ligilo ĉe vizaĝolibro (Angle: facebook):
https://www.facebook.com/Kristana-Kongreso-2022-107899358388683