KELI kaj DIA REGNO

La Esperantlingvaj Diservoj dum izolado : 29-03-2020 26-04-2020 31-05-2020 09-08-2020 03-10-2020 31-10-2020 29-11-2020 25-12-2020 04-04-2021 24-05-2021 31-10-2021 24-12-2021 02-03-2022 17-04-2022 24-12-2022 09-04-2023

Memorante al Éva Farkas

INTERNACIA KAMPANJO POR SOLIDARECO KUN BLINDULOJ

Preĝlibreto de Jelly Koopmans :
unu jaro da ĉiutagaj preĝoj (pdf)

Google en Esperanto

Littérature chrétienne en Espéranto / Kristana literaturo / Christian Literature in Esperanto

Kontaktoj

KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia)

KELI estis fondita en 1911 dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno. En ĝi ariĝas kristanoj diverstendencaj, ĉefe el eklezioj de la Reformacio. Ĝia nun dumonata organo, Dia Regno (Indekso 1998 / Indekso 1999) (redaktoro), ekaperis jam pli frue, en 1908, kiam Paul Hübner estis certa, ke kvin personoj pagos abonon. Nun ĝi servas kiel ligilo inter membroj kaj interesatoj en 48 landoj kaj el multaj konfesioj, de adventistoj kaj kvakeroj ghis luteranoj, kalvinanoj, anglikanoj kaj ortodoksuloj.

Grava estis de la komenco la havigo de baza literaturo. En 1912 aperis la Nova Testamento kaj en 1926 la Biblio kun la Malnova Testamento tradukita de Zamenhof - ne private, sed en la Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Tiel ĝi estas daŭre havebla en ĉiu Biblio-vendejo tra la tuta mondo. Eldono enhavanta la deŭterokanonajn librojn (en traduko de la nederlandano Gerrit Berveling) aperis en 2003. De 1971 KELI posedas oficialan himnaron "Adoru Kantante" kun 262 kantoj plejparte klasikaj, el multaj landoj kaj lingvoj, kun kvarpartaj muziknotoj - bela libro profesie farita. Intertempe, en konferencoj multe uziĝas kantokolekto aspekte pli modesta, "Tero kaj Ĉielo Kantu" kun 161 numeroj, tamen prefere modernaj. Ekumena Diservolibro, Adoru, entenanta tekstojn, preĝojn kaj himnojn aperis en junio 2001.

Post la milito KELI komencis organizi ĉiujaran kongreson, kun bona zorge ellaborita programo el laboro, studo, distro, konatiĝo kun la kongresa lando kaj kontaktoj al la lokaj eklezioj. Pli kaj pli, pro bona kontakto al IKUE, la Rom-Katolika Esperanto-unuiĝo, la jaraj kongresoj okazas komune, do ekumene, unuafoje en 1968 en Limburg/Lahn. Ili allogas inter 90 kaj 200 homojn, ne nepre membrojn de IKUE au KELI:

Okaze de Universalaj Kongresoj, IKUE kaj KELI klopodas oferti Diservojn, se eble ekumene. Ofte ili estas inter la plej amase vizitataj programeroj de la kongresa semajno.

KELI de la komenco subtenis la porblindulan agadon de la nederlandano Jacques Tuinder, konata sub la siglo Agado E 3, au nun E-vid-ente. Nuntempe la helpo koncentriĝas al Albanio, sed ne forgesas aliajn fokusojn de mizero pro malbona vidkapablo.

La tasko de KELI montras en du direktojn: informi pri Esperanto inter eklezioj aŭ kristanaj grupoj, kaj informi pri kristanismo en Esperantujo.

La sekretario de KELI estas S-ro Pavel Polnicky, Lidická 939/11, CZ 290 01 Podĕbrady (telefono +420 723672335). De 2004, la prezidanto de KELI estas S-ro Philippe Cousson, 26 rue de Pré Ventenet, FR-86340 Nouaillé Maupertuis, Francio (telefono +33 (0)5 49 46 80 21).

reen

 



lasta modifo : 09.12.2023